Matene je 8a horo 12 vjetnamaj gestudentoj atendis ĉe la portego de Kaohsiung Mara Universitato, preta por veturi al Kaohsiung Flughaveno. Kvin vjetnamaj studentoj, kiuj restas ci-tie por pli longa studado, akompanis ilin en la Kaohsiong Flughaveno. Unu vjetnama studento, kiu revenus al Vjetnamio, eskapis hieraŭ. Oni ne scias kiu li restas kaj kion li faros.
La vojaĝo-pakaĝoj de gestudentoj estis pezaj. Ciuj havis siajn pakaĝojn pli peza ol la permisita 23 kg. Ekzemple, La pakaĝo de fraŭlino Thiong pezis 32 kg. Laŭ la regulo, oni paĝas por je kg ekstra pezo, 7 usonajn dolarojn. Ili ne shaltis paĝi pli multe, por ili ne pli havis la tajvanan monon. La restantaj vjetnamaj studentoj kaj mi helpis solvi la problemon.
Je dek minutoj antaŭ tagmezo la aviadilo akurate komencis flugi el Kaohsiung al Hanojo. La vojaĝo daŭris du horojn. En la aviadilo mi ekvidis ke vjetnamaj laborantoj kaj vjetnamaj edzinoj estis la cefaj pasagieroj. La plimalmultuloj estis tajvanaj komercistoj kaj teknikuloj, kiu laboras en Vjetnamio temporare aŭ longdaŭre.
Du vjetnamaj edzinoj sidis apud mi. Ili estis revenantaj al Vjetnamio post du jaraj esziniĝo kun Tajvananoj. Ili estis feliĉaj kaj parolis ĉinan flue.
Je 12:50 laŭ vjetnama horloĝo (unu horo pli frue ol tajvana horoĝo) la aviadilo alvenis al Hanoja Flughaveno. La elliro tra la regado ne estis malfacila, por la vjetnama oficistoj laboris amike kaj efike. Mia gastiganto, S-ro Nguyen Van Thu, la ĝenerala sekretario de Vjetnamaj Esperanto-Asocio ne salutis min en la flughaveno por li estis okupita de alia grava afero.
La atendaj gepatroj aŭ geparencoj salutis siajn amantojn kaj brakumis kun la revenitaj gestudentoj. Mia amiko s-ro Wu, kiu estas la etaro de Kanh Phu Industria Parko en Tajbinh Provinco, venis por vidi min kaj saluti la gestudentojn. Li anoncis ke estas multe da okupiĝoj haveblaj en la industriala parko, oferita de tajvanaj industrialistoj.
La studentoj diris unu al la alia “ĝis la revido” kaj venis kun liajn geparencoj hejme. Antaŭ vorlasi la flghaveno mi ŝanĝis monon kaj acetis SIM-karto por mia manotelefono. Mi veturis kun mia amiko al Tajbinh. La vojaĝo el Hanojo al Tajbinh daŭris pli ol tri horojn, sed la distanco estas nur 120 km.
Mia unua impreso pri Vjetnamio estis ke la vjetnamoj brakumas , sed ne kisas en la puplika loko (flughaveno). La vjetamaj virinoj estas belaj sed konservative vestitaj. La vjetnamaj viroj kaj virinoj ne estas dikaj kaj altaj. Cirkaŭ 164 mm por viroj kaj 159 mm por virinoj.
Dum la veturo mi ekvidis la stratojn kaj la pejzaĝon de vjetnamio. Unue mi estis kvazaŭ sulda kaj blinda, ĉar mi ne povis legi ciujn vjetnamajn signojn kiuj mi rigardis. Mi ne komprenis ciujn parolitajn vjetnamajn vortojn. Aperas ke la 99% da vjetnamaj enloĝantoj ne komprenas angaln aŭ aliajn fremdajn lingvojn. Do mi koncentris vidi la strangaĝojn de Vjetnamio. La trafiko de stratoj estas preskaŭ kaosa. Aŭtobus ŝoferoj zumas kaj la mortociklistoj ne vestas sekurajn ĉapelojn. Estas tre bela vidi virinoj rajdi siajn bicikloj sur la stratoj. Kurantaj vendistoj, kiuj vendas manĝĝojn, fruktojn, florojn aŭ gaxetojn , estas multe cie. Ne malmulte estas simplaj butikoj sur la stratoarboj. Ili oferas frizi, haron tondi, repari cjun utilon, lavi motorciklon ktp.
La kamparoj, la momtaroj, riveroj, lagoj aŭ lagetoj kaj la homaroj konstruas belan pejzaĝon de Vjetnamio. Precipe la Akvopejzaĝo.
Antaŭ kvina horo posttagmeze mi kaj mia amiko estis jam en la industria parko en Tajbinh. Mi donis la liston de revenitaj gestudentoj kaj petis lin zorgi la dungon de mia studentoj. Fakte estas multe ŝancon por ili. La firmoj ci-tie prefaras dungi studentinojn kiel interpretistinojn kaj lokaj studentojn kiel teknikajn gvidantojn por la produkado. La komenca salajro aperas pli multe ol 2.000.000 vjetnamaj dongoj aŭ 130 usonaj dolaroj monate.
Mia amiko aranĝis ke mi loĝis en la Hotelo Diamanto en Tajbinh, kiu estis komfortabla san lukso kaj malmultekosta. Mi jam parolis telefone kun mia gastiganto kaj fiksis la morgaŭan rondevuon
Mi dormis bone kaj pace post taga vojaĝo.
Mi veturis el Tajbinh al Hanojo per taksio kun du tajvanaroj, kiuj laboras en Pho Kanh Industria Parko kiel direktoroj. La veturo daŭris tri horojn. Antaŭ tagmezo mi enhoteliĝis ĉe Trade Hotel. Mi bezonis paĝi 48 usonajn dolarojn po tranokto.
Je tagmezo. S-ro Nguyen Xuan Thu, la generala sekretario de Vjetnama EsperantoAasocio (VEA), kaj S-iro Lai Thi Hai Ly, la eksprezidantino de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), venis al mia hotelo kaj invitis min por meztagmanĝaĝo.Mi donis al ili memoraĝon de Tajvano, nome, teon kaj la tajvanan esperantan gazeton “Fomosa Folio”.
En la restoracio ni parolis pri la esperanto movado de ambaŭa flankoj, kaj la temon de mia prelego, “Vjetnamoj en Tajvano”. Por faciligi mian turneon en Hanojo S-ro Thu aranĝis ke du esperantaj studentinoj akompani min en la verontaj du tagoj. La renkontiĝo daŭris c, 2 horojn.
Poste mi iris al la unua universitato de Vjetnamio, Van Mieu, aŭ la templo de majstro Konfucio, kiu establiĝis antaŭ 1000 jaroj. La templo estis ege bela kaj antikva. Multe da vizitantoj de aliaj landoj vizitis ci-tie. Estas ŝajne la plej interesa vidindagox de Hanojo. Post la vizito al la konfucia templo mi iris al la Museo de Vjetnama Belarto. De tie mi konis ke la vjetnama kulturo konsistas al ĉina, kxmera, polynezia, hinda kaj franca partoj, kaj la ĉina kaj franca kulturo ludis la plej granvajn rolojn.
Antaŭ veni al la hotelo, mi vizitis la fajron en la parko proksime al mia hotelo. La fajro montris bonajn produltojn venditaj en Vjetnamio. Kelkaj montritaj produktoj estis de Tajvano, ekzemple, la KYMCO motorciklo, Tatung elektrika poto.
Mi manĝis sole ĉe vjetnama restoracio. Post manĝo, jam oka horo vespere, mi iris promenadi duono-hore, dum revenis al hotelo.
En la hotelo, mi provis la televidilon. Multe da internaciaj programoj estis elekteble. Mi vidis vjetnamajn programojn por unu horo por koni vjetnamajn aferojn.
Du esperantistaj studentinoj de Hanoja Universitato venis al mi je duono post oka horo. La du studentinoj, kiuj eklernis esperanton nur antaŭ kvar monatoj, parolas bone esperanton. Ili gajnis ŝancojn praktiki sian parolado dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) okasiĝis en Hanojo, la pasinta augusto.
Ni decidis iri al la malnova kvartalo de Hanojo. Ni estis unue ĉe la Dong Xuan Bazaro, unu ege granda halo por pli ol mil etaj butikoj en tri etaĝoj. Nun mia studento Nguyen Van Thiong de Tajbinh ankoraŭ venis al mi por gvidi min. Li gvidis nin al la butiko de lia onklino. Montanplena varoj ĉe la butiko, nur unu artikolo, mome brazario. Ciam estas kliantoj. La onklino diris ke unu paro de brazarioj kostas nur 20,000 vjetnamajn dongojn (c. 40 Tajvanaj dolaroj) kaj ŝi gajnas averaĝe 1,000,000 tage. Ciuj butikoj ci-tie vendas bone.
Nun ni promenadis sur la diversaj stratoj. Ciuj stratoj vendas siajn specialan varojn. Ci tio strato vendas gasvarojn, ci tio strato matojn kaj alia strato kutenoj, ekzemple. La esperanta j gvidantinoj klarigis ke en la malnova tempo estis 36 stratoj en la malnova kvartalo de Hanojo, kaj ciu strato signifis unu apartan profecion. La situacio estas preskaŭ sama, nur la numero de vizitantoj kaj acetantoj estas ege pli multe.
Ni vizitis unu tre kleran kaj malnovan tipan vjetnaman domon en la kvartilo kaj parolis kun la artisto en la domo. Mi acetis du de liaj designaĵojn kiel memoraĝojn.
Post meztagmanĝo en eta restoracia ni vorlasis la kvartalon kaj iris a la Glavo Lago (Hoan Kiam Lago). La lago estas tre bela . La insuleto kun malnova templo estas en la orienta flanko kaj la malnova pagodo estas en la ikcidenta flanko.Oni vidis ke la porto de templo aperas tre simila al ĉina formo. Ni eniris en la templo kaj mirindis pli la vidindaĝoj ene.
Post la visito la du esperantistinoj vorlasis min.Tiel estis mia unua ekskursio en Hanojo kaj mia studento prenis min al lia hejmo en Bac Ninh. Cirkaŭ unu horon daŭris la veturo. Mi manĝis kaj loĝis en la domo de lia onklo. La domo estas en la vilaĝo, do mi vidis belan pejzaĝon en la kamparon kaj konis la vivon de vjetnamoj en la vilaĝo. veturo.
Je sepa horo en mateno mi estis preta por iri promenadi en la vilaĝo, kvankam mia studento jam dormis. Mi sole promenadis en la najbarejo de la vilaĝo, amusiĝante la trankvilan verdan pejzaĵon. Kelkaj akvobufaloj starante aŭ sidante manĝis silente glason sur la bambuaro. En la lageto naĝis anasoj tie kaj ĉi-tie. Subite dekoj da kokidoj kuris el la domo por serĉi iliajn matenmanĝaĵojn.
Antaŭ unu malnova templo ludis kelkaj tenison. Mi parolis al unu maljunulo, kiu aperis al mi intelekta.
“Parlez vous francais?”
Li jesis kun kapsigno.
“Do you speak English?”
Li ankoraŭ asertis.
Mi demandis ĉu li komprenis esperanton kaj li jesis ankoraŭ kun sian kapsigno. Li montris ridante sian amikecon kun mi san vorte. Eble li estis sulda, por li ankoraŭ ne parolis neniun vjetnaman vorton al mi.
Iomete malproksima de la domoj estas rizokamparo. La rizo aperas preskaŭ preta por rikolti.
De malproksima loko eksonis anoncon. Kio okazas? ĉu estis politika propagando? Ĉu estis veteroprognozo? Dum mia konjekto iris mia studento rajdante sur motorciklo por voki min iri al hejmo. Li diris ke estas la anonco pri la cirko, kiu iros en la vilaĝo hodiaŭa vespere.
Mi manĝis matene kun mia studento kaj la onklo de mia studento. La manĝaĵo estis pho-bo, majzo kaj legumo, kaj mi ŝaltis manĝi ilin. Post manĝo estis jam oka horo. La onklo venturis kun lia Ford aŭto al oficejo, mi kaj mia studento preparis por iri al Hanojo per aŭtobuso.
Antaŭ mia foriro, mia studento kaj mi renove vizitis la butikon de lia onklino. La edzo de lia onklino subtenas la butikon riparante aŭ vendante motorciklojn, la edzino kaj gefiloj vivas ankoraŭ en la butiko. La patro de mia studento havas 11 gefratoj, nome, de kio ses estas fratinoj kaj aliaj estas viroj.
Nun ni atendis en la strato la aŭtobuson por iri al Hanojo. Mi vidis ke iuj rajdante iliajn biciklojn trapasis, iuj atendis aŭtobuson. Primitivaj vendejoj tie kaj ci-tie vendis fruktojn, drinkaĵon kaj kukojn. Piede aŭ bicikle kurantaj vendistoj vendis iliaj varojn. Ne-okupitaj junuloj aŭ maljunuloj interparolis, inter ilin kelkaj fumis kun iliaj akvofumiloj. En la daŭro ne longa al kvarono mi jam faris 50 fotojn. Mi komencis fari skizojn, sed la aŭtobuso alvenis.
En la buso mi daŭris fari skizojn. En kvarono mi jam faris dek skizojn de pasaĝieroj.
Mi volis teni ilin por memoro, sed mia studento distrubuis miajn skizojn al respektajn pasaĝierojn. Mi estis feliĉa ke la pasagieroj ŝatis mia skizojn aŭ krokizojn.
La venturo el Tajbinh al Hanoja stacio daŭris ne malpli longa ol du horojn, kaj la venturo el stacio al mia hotelo per taksio daŭris nur kelkajn minutojn. Antaŭ dekunua ni estis en la hotelo.
Mi lasis mian studenton Nguyen Van Thiong telefoni al ciuj de liaj klasaj kamaradoj kiuj revenis al Vjetnamio kun mi. Kelkaj telefonaj ligoj sukcesis. Mi komprenis ke mia studentoj deziris mian vizitojn al iliajn hejmoj aŭ ili pretis pardonon por ne akompani min vojaĝi en Hanojo. Mi sciis ke du studentoj jam ricevis laborojn. Inter ili unu estas en Ho-Chi-Minh-Urbo, alia en Ngia-Anh Provinco. La monata salajro por ili estas c. 3.000.000 vjetnamaj dongoj komence.
Tagmeze mi renkontis en la hotelo du estrojn de tajvanaj kompanioj en Tajbinh kaj ili invitis min kaj mian studenton manĝi kune.
Je kvarono post dua venis la junaj studentinoj Thu kaj Dong al mia hotelo por gvidi min. Kvaroble mi decidis viziti la Vjetnaman Etnologian Muzeon kaj Ho Chi Minh Maŭsoleon en la Ba Dinh Distrikto. Ni veturis al la museo per taksio kaj vizitis ĝin tre longe, ĉar estas multe vidindaĵoj en la halo de muzeo kaj en la parko. Por tio ni ne povis viziti la Ho Chi Minh Maŭsoleon hodiaŭ. Mia studento ne kompleniĝis la viziton kaj foriris el la museo antaŭ kvina horo.
La Vjetnama Etnologia Muzeo estas muzeo rilate al la etnologia kampo del’Vjetnamio. Estas 54 malmultaj etnoj vivantaj en Vjetnamio. Circaŭ 85% de enloĝantoj estas vjetnama etno, kaj ĉina etno estas la plej grava malmultulo inter la 54 etnoj. Mi ŝaltas rigardi la domoj de vjetnamaj malmultuloj. Ili estas simplaj malmultikostaj konstruadoj kun naturaj materialoj, eventuele dekoritaj kun lignaj skulptaĵoj. Oni vivas ne lukse, sed tre memfide kaj ĝoje tie.
Post la vizito al museo ni trioble estis iomete lerca. La fraŭlinoj invitis min manĝi en ilian domo vespere. Mi akzeptis la inviton ĝoje kaj venturis kune al ilia studentodomo.
Dong, kuraĝa, inteligenta, kaj Thu, atenta, ĉiam feliĉa kun ridanta vizaĝo, ambaŭ eklernis esperanton antaŭ kvar monatoj en la univesrsitato. Ili parolas esperante bone, kaj elparolas r-vorton tiel klare kiel Majstro Zamenhof. Kial mirinda estas, Ĉu ne?
Dum ili kuiris, ili lasis min resti kaj vidi la fotojn de EJK (Esperanta Junulara Kongreso),kiu okaziĝis en Hanojo ci-jare. Mi jam aŭskultis la muzikon de vjetnamaj malplimultoj. En la najbara domo ludis iu studento bonan melodio kun lia hejma muzikludilo.
Mi tre ŝaltis la melodeon kaj la ludilon. Mi demandis al la ludanto kie oni povas aĉeti la spezialan ludilon kaj li, komencanto de Esperanto, respondis esperante kaj angle ke la ludilo nomiĝas Ŝaon kaj li estas neaĉetebla en la butiko. Do li donis al mi amike kaj san-koste. Mi provis ludi ĝin kaj mi faris per ĝi iomete bonan sonon.
La manĝaĵo estis preta, Ni sidis kune sur mato, ĝuis vjetnaman manĝajon kaj trinkis bieron. Mi tre ŝaltis la manĝaĵon, por li estas simpla kaj bongusta.
Dum la manĝo, ni parolis pri la vivo de gestudentoj en Vjetnamio kaj la vjetnamoj en Tajvano. Mi diris ke la vjetnamoj estas bonvenigitaj en Tajvano por ili aperas humilaj, laboremaj kaj inteligentaj.
Post naŭa horo vespere, mi espremis mian dankon el kore al la gastigantoj, fraŭlino Thu kaj fraŭlino Dong. Ili veturis kun mi al hotelo, por ili forlasis iliajn biciklojn ĉe mia hotelo. Mi estis ne komfortabla scii ke ili bezonis veturi bicikle al studenta domo. La distanco inter hotelo kaj studenta domo estas 7 km, aŭ unu hora veturo.
Matene mi sole veturis per taksio al Ba Dinh Disktrikto por vizito al Ho Chi Minh Maŭsoleon. Estis jam langa peĉo de vizitantoj atendante por eniro. Vizitandoj de multe ol dek landoj minimume estis ci-tie por paĝi respeton al la granda prezidanto Ho Chih Minh. Ili faris pecon pli longe ol kilometero kvankvam iomete pluvelis. La sekura mezuro antaŭ la vizito estas tre rigora kaj zorguma. Fotilo, manofono kaj dorsosako ktp. estas ne permisitaj por eniro. La tempo en la halo de maŭsoleon ne estis longa, kaj oni rigardi Ho Chih Min nur kelkaj minutoj.
Estis tre ĝoje regardi lian maŭsoleon, por li estas ne nur la onklo de vjetnamoj, sed ankoraŭ unu modelo de homaro. Post la vizito al maŭsoleo mi iris en librovendejo en Ba Dinh. Mi ne sukcese troviĝi librojn en Esperanto aŭ pri Esperanto. Mi ne konas la vjetnaman lingvon. Kion mi povas aĉeti? Fakte, mi aĉetis multe da libroj ci-tie, ekzemple: --Libroj por lerni vjetnaman lingvon --Libroj pri la strategio de ĉina ŝakludo --Vjetnama vortaroj (vjetnama-ĉina, ĉina-vjetnama) --Notoj de vjetnamaj kantoj --Vjetnama Landmapo kaj hanoja urbomapo. --Libroj kun multaj bildoj.
Post la libroaĉeto mi venturis al hotelo por estis jam tagmezo kaj la aĉetitaj libroj estas pezaj. Posttagmeze mi ree venturis al urbocentro. Mi aĉetis pli multe librojn, ankoraŭ kelkajn famajn vjetnamajn artikolojn. Etaj utilojn de la korno de akvobufalo, kafepolvo, manĝaĵojn. ktp.
Je 5a horo s-ro Ha venturis min per lia motorciklo al la domo de S-ro Thu. S-ro estas membro de estaro de Hanoja Esperanto_Asocio kaj instruisto de Esperanto al la esperanta komencantoj. Li studis ŝipkonstruadon kvin-jare en Polando, li lernis esperanton ne en Polando, sed en Vjetnamio. Lia patro kaj lia filoj estas ankoraŭ esperantistoj.
S-ro Thu estis la estro de Vjetnama Esperanto_Asocio, nun li estas la ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto Asocio. Li paroras tre bone esperanton , li ankoraŭ parolas france flue.
Ni parolas en la domo de S-ro Thu, la domo estas kvazaŭ domo de Esperanto. En la librobretoj, sur la muroj aŭ sur la tabloj troviĝis nur esperantaĵoj. Mi donis al S-ro Thu Teon, gazeton, la formoza folion, kaj mi ricevis ankoraŭ memoraĝojn de S-ro Thu. S-ro Thu kaj S-ro Ka parolis pri la stado de nuntempa vjetnama esperaŝnto-asocio, pri la ĉi-jara IJK en Hanojo. Mi parolis pri la tajvana Esperanto-movado, pri la Esperanto-instruisto Reza, pri la pasinta Zamenhof-festo. Ni diskutis la ebleco de kunlaboro inter Vjetnamio kaj Tajwano.
Ni fotis unu al alian. S-ro lasis min skribi kelkajn vortojn en la esperanta gastlibro. Mi skribis: “Saluton! Vjetnamaj estas tre yentilaj kaj gastumaj. Mi shaltas mian vojaĝon en Vjetnamio. Mi estas eble la unua esperantisto al Tajvano kiu vizitis ĉi-tie”.
Post ion konversacio ni venis al apuda restoracio por vespere manĝi. Estis la restoracio de bofilino de S-ro Thu. Ni trinkis rouĝvinon, manĝis ranaĵon, speciala manĝaĵo de domo. Mi ŝaltis manĝi ranon, por ĝi estas bongusta, kaj mi unufoje mangis ranon. Ni ĝoje restis en la restoracio trinkante kaj parolante, ĝis 9a horo. S-ro Ha veturis min al hotelo per lia motorciklo.
Hieraŭ mi diris al hoteloservistino ke mi volas partropreni la tagan grupturon al la loko nomiĝis Halong Golfo.
La hotelservistino instruis min ke mi atendu la aŭtobuson en la hotelo je sepa horo. Mi jam estis en la hotelkoridoro preta por la turo je sepa.
La aŭtobuso ne venis tiam. Mi demandis pri la kialo, sed la hotelservistino diris ke mi bezonis atendi, la aŭtobuso estis veronta. Mi atendis ĝis 8:30, la aŭtobuso ne venis al la hotelo. La hotelservistino insistis ke estus mia manko ke mi ne paĝis antaŭe.
Por tio, mi ŝanĝis mian tagan faradon. Unue mi demandis al servistino por la nomo de la plej grava budista templo, do mi venturis per taksio al la templo laŭ la instruo de servistino.
La nomo de la templo, kiun mi vizitis, estas “Cat Phac Tu”, en ĉina lingo “Jue Fa Shi”, la templo de Klerismo. La templo estis la sidloko de Vjetnama Budista Asocio ekde 1920 aŭ pli ol frue, do simbolo de vjetnama budismo.
La templo estas tre antiva kaj bela, en la formo de kutima budista templo en ĉinio. Multe da originalaj ĉinaj skribaĵoj estis ŝanĝitaj al vjetnama lingvo. Mi povas multe da skribaĵojn legi kaj kompreni. Ekzemple La kvarvotoj “Tu Bi Hi Xa” signifas la kvar moralojn de bona budisto, nome, “karitado, kompacio, feliĉo, oferaĉo”.
La templo estis tiel difektis ke nun estas en forta rekonstruo kaj renoviĝo. Kvankam la rekonstruo mi povis iri en la templo, vidi la vidindaĵojn kaj senti la budistan etoson de malnova tempo. La arkitekto de la templo estas en la malnova ĉina formo de mahajana kaj zen budisto. Nur cirkaŭ 20% da templa skribaĵoj restas ne tuŝitaj kiel ĉinaj, la aliaj skribaĵoj estas jam konversitaj al vjetnama lingvo.
Mi iris en la bibliotek kaj parolis kun la bibliotekisto. Li estas emeritiĝita hidrostatika inĝeniero kaj parolis bone francan lingvon. Mi lernis ke multe da ĉinaj literaturoj estis eldonitaj en Vjetnamio antaŭ cent jaroj. Nun la vjetnamoj, eĉ la vjetnamaj manaĉoj ne povas legi la antivajn ĉinajn literaturojn. Mi lernis ankoraŭ ke la gravaj kanonojn kaj literaturoj en la templo estas samaj aŭ tre similaj al la literaturoj kiuj troviĝis en Tajvano aŭ Hongkong.
Mi aŭskultis la kantadon de budistoj en la templo, kaj mi vidis ke veraj, seriozaj budistoj estas en la temploj. Ili estas ne nur maljunuloj, sed ankoraŭ junuloj. Pli multe budistinoj ol budistoj.
Mi sentas ke la budista religo estas iomete neglektita aŭ eĉ surpresita de vjetnama registaro antaŭe.
Post mia vizito al la templo mi vagis en la stratoj san celstacio. tiam al unu bazaro, tiam al butikoj. Mi serĉis, kion mi volas aĉeti. Mi decidis sekvantajn artikolojn elekte aĉeti: Vestaĵojn, muzikajn kodojn, librojn kaj vortarojn por lerni vjetnaman lingvon, ŝakoludiloj de bona materialo, ktp.
Posttagmese hanoja esperantisto S-ro Ka veturis min al katolika preĝejo kaj al budista templo. Mi sentas ke la religia aferoj estas iom negleĝitaj.
Je 4:30 postagmese esperantista studentoj veturis min al la Hanoja Universitato de Fremdaj Lingvoj por renkontigis la esperantistoj ci-tie. Jam kelkaj esperantistoj atendis ekstere de prelegohalo.
Nguyen Xuan Thu, ĝenerala sekretario de VEA, Instruisto de Esperantisto. Danke al lia aranĝo mia vojaĝo estas realiĝita sukcese. Estis aliaj personegoj ci-tie. La junaj senjorinoj kaj studentinoj ne havis nomokartojn kun ili. Post prezentado mi tuj vorgesis iliajn nomojn. Mi aŭskultis la nomojn Mai Lan, Hai Ly kaj Minh Ngyuet. Mi lernis ke Mai Lan estas nun la ĝenerala sekretariino de VEJO, kaj Hai Ly estas eksprezidantino de IJK. Mi konis ŝin, sed ŝi ne estis ĉeestanta. Unu bela juna instruistino, kian nomon mi forgesis, sed mi scias ke Ŝi parolas esperantan lingvon bone. Unu esperantistino kun ŝaltnomo Luno estis ĉi-tie. ĉu ŝi estas Minh Nguyet? Laŭ la lingvo Minh Nguyet signifas klaran lunon.
Mia bela gvidantino, Dao Thi Dung, studentino de angla lingvo kaj komencantino de Esperanto estis jam ci-tie. Li donis al mi du diskojn de vjetnama muziko, mi ankoraŭ donis al ŝi kelkajn lumodiskojn de tajvanaj fotoj. Mi ne vidis la alian gvidantino Ha Thi thu. La du gvidantino ambaŭ parolas bone esperanton, Estas mirinda ke ili eklernis esperanton nur antaŭ kvar monatoj.
Je kvina horo ni iris en la prelegohalo. Estis cirkaŭ 30 aŭskultantoj ĉeestaj, du dekoj da junaj studentinoj, tri aŭ kvar junaj studentoj, kvin aŭ ses superaj esperantistoj aŭ instruistoj de Esperanto. Mi regardis la aŭran stelon, la flagon de Vjetnamio, la station de Ho Chih Minh, kaj kaptitolon en vjetnama lingo, tiun ni ne konis.
Instruistino kiel la estrino, Nguyen Thi Quynh Nhu faris mallongan enkondukon pri min kaj petis mian pardonu por la manko de komutilo kaj projektilo ĉe la prelego. Mi komencis mian prelego pri vjetnamoj en Tajvano. Mi povus fari la prelegon pli bone kun la uzado de komputilo kaj projektilo, sed estis tre malfacila san uzado de utilo. Do mia prelego estis libera parolo. Mi parolis pri la nuntempa stado de vjetnamoj en Tajvano, la bona punktoj kaj la problemoj de vjetnamoj en Tajvano, mi ankoraŭ parolis pri mia impreso pri Vjetnamio kaj mia aventuroj en Hanoj. Post mia prelego estis du demandoj. Nguyen Thi Quynh Nhu demandis la kialon de edzigo de tajvanaroj kun vjetnamaj virinoj, kaj studentino
Post mia prelego estis la kunveno de Hanoja Esperanto Asocio en la sama loko. La ĝenerala sekretariino Mai Lan faris raporton pri la organizaj aferoj de IJK. La kongresohelpantoj ĉjuj ricevis vjetnaman bambuĉapon kiel memoraĝo. Mi gajnis ankoraŭ unu ĉapon.
Post la kunveno cirkaŭ 15 studentinoj kaj 6 instruistoj venturis al restoracio en la urbocentro per motorciklo. Ni manĝis vjetnaman manĝaĵon kaj trinkis bieron. Unu edziniĝita esperanta paro kun filo estis ĉe ni. Oni diris edziniĝita paro en Hanoja estas rara. Quynh Nhu kaj Xuan Thu sides antaŭ mi kaj Hong Hac sidis apud mi. Dun la manĝo mi travivis la bona etoso de Esperanto movado en Vjetnamio. Estas junuloj kaj maljunuloj, ambaŭ kontribuas la Esperanto-movadon.
Mi lernis ke la studentinoj kantis bone, kiuj kantis dum la IJK klera vespero, do mi petis ke iuj kantis la kanton post ni finis nian manĝon. Fraŭlino Lumo kaj kelkaj kantis la vjetnaman kanton “Qua Cau Gio Bay” en Esperanto. Qua Cau Gio Bay signifas “La vento blavas trans la pondo”. Mi ŝaltis aŭskulti la konton. Fakte mi aĉetis la kaontolibron la pastinta tage, kaj la kantita kanto estas en mia kantolibro “DanCa Quan ho Bac Ninh”aŭ aliavorte “La famaj kantoj de Bac Ninh”.
Ni ĝoje manĝis, trinkis kaj parolis ĝis 9a horo nokte. Mi dankis al ciuj por ilia amikeco kaj gastumo. Nun ni diris “Ĝis la revido” unu al alia. Kiam estas mia venonta vojaĝo al Hanojo?
Fraŭlino Luno kaj alia studentino veturis min al hotelo. Estas ne kultime en Tajvano ke la fraŭlino veturas viron per motorciklo. Mi pensis ke estas la manko de viro-esperantisto en Haojo kaj la bona spirito inter esperantisto: “Preta doni helpon”.
Morgaŭ mi ekveturos de Hanojo al Tajvano. Do hodiaŭ estas la lasta tago por vidi kaj aĉeti en Haonjo.Mi jam aĉetis kelkajn vjetnamajn memoraĝojn kaj librojn, kaj mi ankoraŭ akiris ĝeneralan impresion de Vjetnamio, sed mi ne fotis multe en Hanojo.
Mi iris promenadi laŭ longe de Glavolago (Hoan Kiam Lago) matene kun mia fotilo Nikon D70. Mi fotis diligente multe da nepriskreblaj pejzaĝoj: Ĉitie la lago kun pagoda, tie la lago kun la templo; nun la rapide veturantaj aŭtomobiloj en la strato kontraŭ la trankvila akvo sur la lago, post tio la fremdaj turistoj kontraŭ la humilaj vjetnamaj vendistoj, kurante aŭ sidnate; la nelegeblaj vjetnamaj skribaĵoj al fremduloj ĉi-tie, la anktivaj etaj temploj kaj portoj tie.
Estis kvaobla porto de maljuna dinastio ĉe la lago. Mi volis ne nur foti ĝin, sed ankoraŭ designi ĝin kaj kopi la ĉinan skribaĝon sur la porto. Por tio mi aĉetis sribilon kaj kajeron ĉe eta butiko. Mi paĝis 10.000 vjetnamajn dongojn por unu kajero kaj 4.000 jetnamajn dongojn por la skribilo.
Je ĉjufranko de porto vidiĝas aparta nomo. Mi kopis la nomojn kaj esperantigis ilin kiel:
Vagante sur la strato de oldkvartilo mi estis nun ĉe unu eta templo nomiĝinta Tho Nam Dinh (chine Shou Nan Ting). Tho Nam Dinh dedikas al iun vjetnaman heroon, kaj la nomo de templo signifas longan vivon de dedikintulo, aŭ lia vivo daŭras kiel Nam Montano. La skribaĵoj ĉie-tie estas en originala ĉina lingvo, ankoraŭ ne vjetnamigitaj. Dum mi povas legi kaj kompreni ilin. Bedaŭrinde la nuntempaj vjetnamoj ne povas legi ilin. Apud la tri frontaj portoj de templo sidis du vendistinoj venditaj toufuon kaj bambuon. Irante al internon mi vidis krom la tipan ĉinan skribaĵon kaj bildojn ankoraŭ du litoj ambaufranke. La du litoj estis puraj kaj ne okupitaj. Mi supozis ke la litoj estas uzitaj de familaroj de templo nokte. Ne malproksime al la templo estas la turist-informejo. Tie mi demandis la loko de iu aj butiko por vjetnamaj muzikaj ludiloj. La helpanta fraŭlino komprenis mian demandon kaj diris angle al mi la direkton de muzika butiko.
La muzikbutiko lokas en la strato Hang Gai, la strato por vendi linaĵojn antaŭe, nun vivanta kaj moderna komercostrato.En la butiko estis ciuj vjetnamaj muzikludiloj, sed ne trovigis la vjetnama ludilo Shao, kiun mi aĉeti intencis. Multe da ludiloj en la butiko estas familiaraj al mi, kaj ili estas similaj aŭ samaj al la ĉinaj ludiloj. Mi konsciis, ke la vjetanmoj faras bonajn muzikludilojn el bamboo.
Fakte, mi estis nun en la maljuna kvartalo de urbo. Mi skribis la nomojn de stratoj kiuj mi preteriris. Pho Hang Dao, Pho Hang Ca, Ho Hang Nguyeng ktp. Laŭ la kraligo de intereto kaj mia svaga elparolo de stratonomo mi provis konjekti la signifon de stratonomo. Pho estas butiko, Hang estas profesio, kaj Dao tranĉilo aŭ tranĉilaro. Pho Hang Dao estis antaŭe strato de butikoj kaj asocio de tranĉilaro profecio.
Mi ne aĉetis muzikan ludilon, sed mi aĉetis kompleton de ŝakoludo. La vendistino pretendis la ŝakofiguroj esti el bubarokorno (nigraj pecoj) kaj bubaro-osto (blankaj pecoj). Mi ne disputis pri tio, ne negocis la rabaton, simple aĉetis la ŝakoludilon. Ĉar la ŝakoludilo estis bone farita, antaŭ ĉio la skatolo. Mi paĝis por la ŝakoludilo 40 usonajn dolarojn, preskaŭ la tuta monata enspezo de ordinara vjetnamo, aŭ mia salajro de du-hora laboro.
Mi estis migranta tie kaj ĉiitie ĝis la tutan martenon . Post meztagmanĝaĵo mi estis larĉa. Mi ne inttencis viziti la teatron por la fama ludo de vjetnama akvo-pupeto, sed la ludo komencis je kvara horo posttagmeze. Mi bezonis paki miajn pakajojn kaj telefoni al mia gestudentojn en Vjetnamio, do mi prenis taksion al hotelo. Mia taglibro estas interesa, sed mia albumo de vojaĝo estas eĉ pli interesa.
Hanojo estas vidinda. Mia vojaĝo al Hanojo taŭgis kaj mia renkontiĝo kun esperantistoj riĉigis mia vojaĝo. Mi venos al ci-tie baldaŭ. Bondezirojn al miaj esperantaj geamikoj. Vivu Vjetnamio!
Hodiaŭ matene je la deka mi estis jam en la Flughaveno de Hanojo. preskaŭ tri horoj antuax la Forveturo. Ĉeko de pakaĵo kaj ekzameno de dokumento iris glate ĉe la tablo de Uni-Air. Mi restis ekstere de la reginta zono por rigardi la pasagierojn kaj iliajn kunulojn. Estis tre interesa rigardi diversajn homorojn tie. Kelkaj vjetnamoj faris ilian vojaĝojn unua-foje. Ili estis scivolaj kaj ekscitaj.
Unu juna vjetnamaj virino sidis apud mi. Mi rekonis el ŝia mansaketo ke ŝi estis vojaĝantaj al Kaohsiung. En ĉina lingvo mi demandis al ŝi kion ŝi faras en Tajvano. Ŝi diris ke ŝi estas edzino de tajvanaro. Ŝi parolas tre bone ĉinan lingvon kaj ŝia nomo estas Ngyen Thi Dong.
Sekvanta dialogo estis arĥivo de mia intervuo kun ŝi
Abengo: Kiam vi edziniĝis kun via edzo?
Dong: Antaŭ du jaroj, post unu-jara konateco.
Abengo: Ĉu vi vivas kun via edzo en Tajvano tuj post la edzineco?
Dong: Jes, mi vivas kun mia edzo kaj liaj gepatroj en Kaohsiung.
Abengo: Por ebiliĝi la edzinecon, ĉu vi aŭ via edzo paĝis la agenton multe da mono?
Dong: Ni paĝis neniaĵon. Mia kuzino, kiu edziniĝis kun tajvanaro antaŭ kvin jaroj, estas mia svatistino. Ŝi ne demandis el ni monon.
Abengo: Kial vi parolas bone chinan lingvon? Dong: Jam de mia restado en Tajvano mi iras al vespera lernejo por lerni la lingvon. La loka registaro oferas sanpagan lingvokurson por fremduloj kaj lokaj maljunuloj. La kurso okazas el lundo al vendredo vespere ĉiu semajno, ĉiu vespero tri horoj. Pli ol 80% da lernantoj estas vjetnamaj edzinoj. Mia bopatrino veturas min al la lernejo kaj malantaŭen.
Abengo: Ĉu vi povas labori por salajro? Dong: Post unu jara restado en Tajvano mi akiris labor-permesilon. De kiam mi laboras ĉe universitata hospitalo kiel helpantino kvar horoj po tago regule.
Abengo: Kio estas via edzo? Ĉu vi vivas feliĉe kun via edzo?
Dong: Mia edzo estas inĝeniero en elektronika fabriko je Tainan. Li aĝas nur 30, ni vivas tre feliĉe. Mia bogepatroj rigardas min kiel ilian filinon, antaŭ ĉio mia bopatrino. Ŝi estas mia ŝoferino. ŝi venturis min per ŝia motorciklo al butikoj, ĉiujvendejo, hospitalo kaj lernejo, preskaŭ ie.
Abengo: Vi ne havas infaneton post jam du-jara edzineco. Kial? Ĉu via bogepatroj ion diris?
Dong? Mia edzo volas koncentri lian laboron kaj gajni pli multe da mono por aĉeti domon. Mi estas nur 24 jara.
Abengo: Dankegon por viaj respondoj. Bonan vojaĝon al Tajvano kaj vivu bone!
Dong: Mia plezuro. Ĝis la revido!
Post la intervuo mi eniris al la regita zono atendante la aviadilo. Je 12:50 Uni-Air aviadilo ekvetruris Hanoja al Kaohsiung. Meze de pasaĝieroj en la aviadilo, preskaŭ triono estas vjetnamaj edzinoj, triono vjetnamaj laboristoj kaj triono tajvanaroj, turistoj aŭ komercistoj. Je 15:40 la aviadilo surteriĝis en Kaohsiung Flughaveno.
Tio finaranĝis mian vojaĝon en Vjetnamio. La unua vojaĝo al Vjetnamio servis nur kiel la komenco de mia kompreno pri Vjetnamio.
Bonvolu skribu al mi: cmcho@so-net.net.tw 請來信指教