Free web page counter Vizito de Ges-roj Osioka (Moritaka kaj Taeko) al Tajvano 日本世界語貴賓忍岡夫婦來台訪問並做演講
Up Vizito de Ges-roj Osioka (Moritaka kaj Taeko) al Tajvano 日本世界語貴賓忍岡夫婦來台訪問並做演講

慰岡夫婦於2007年12月29日在屏東市私立屏榮高中演講有關日本廣廣的和平記念公園,由Abengo和Ingridl 中文翻譯。大約有三十多名聆聽演講。

Kadre de vizito de Ges-roj Osioka (Moritaka kaj Taeko) al Tajvano oni aranghis por ili prezentadon de programo pri Hiroshima kaj kio okazis al ghi dum la atombombado antau chirkau 50 jaroj, kaj ghiaj sekvencoj. Ghi estis prezentita en du lingvoj: Esperanto kaj china kaj kun fotoj, kiuj aperis sur granda ekrano. Pingrong mezalta lernejo, kie ni havas kurson de Esperanto por 24 studentoj, donis ghian aud-vidan laboratorion por tiu prezentado, kvankam ghi okazis en sabato (la 29an de Decembro), kiam la lernejo ne havis kutimajn kursojn. Partopreni pli ol 30 E-istoj kaj neE-istoj de la urbo Pingtung kaj multaj estis impresitaj pro la prezentado, char eble ili neniam havis okazon informighi tiom detale pri la katastrofo. Post tiu prezentado, kiun gvidis S-ro Osioka Moritaka, lia edzino, Taeko, prezentis amuzan rakonton de S-ro Papero, kaj samtempe chiuj havante jhurnal-paperojn, faldis ilin por havi figurojn lau iro de la rakonto. Fine la partoprenantoj estis regalitaj per kukoj de Hiroshima kaj ankau ili havis okazon viziti ekspozicieton pri Esperanto. Ges-roj Osioka vizitis Tajvanon antau 25 jaroj kiel ilia mielmonata celo kaj nun ree ili celebris tiun datrevenon per rea vizito al tiu shatata loko de ili. Kvankam ili havis malmulte da tempo por privataj ghuoj, char preskau chiutage ili havis taskon movade! Interesitoj pri la fotoj de la evento, bv kontakti la raportanton au Prof. Cho (Abengo: ), kiu laboris pri la evento kiel interpretisto, fotisto kaj ankau tradukis la tekston pri Hiroshima kaj preparis ghin tauga por komputila prezentado. Reza Kheirkhah (Rezamenhof@...)


paco_0000
paco_0001
paco_0003
paco_0006
paco_0008
paco_0009
paco_0012
paco_0015
paco_0020
paco_0021
paco_0023
paco_0026
paco_0028
paco_0031
paco_0038
paco_0044
paco_0048
paco_0049
paco_0050
paco_0054
paco_0056
paco_0057
paco_0058
paco_0060
paco_0062
paco_0063
paco_0066
paco_0069
paco_0070
paco_0072

總相片數量: 30 | 最後更新於:: 2008/1/9 上午 10:41 | 製作: JAlbum & Chameleon | 支援訊息